Estis vendrede kaj malvarmis
en mia eta vilaĝo. Mi vekiĝis per ripetaj krioj de mia patrino, dum
la vekhorloĝo de mia poŝtelefono ankoraŭ sonis per melodia kanto.
Je la sepa matene mi malfermis la okulojn kaj denove mi plendadis pro
nekomprenebla laco, ĉar mi dormis eble dum sep aŭ ok horoj. La
lastan nokton mi restis vekita ĝis malfruaj horoj pro hejmotasko,
kiun mi ne plenumis ĝis tiam. Kutime mi enlitiĝas je la deka horo
maksimume, ĉar mi estas dormema persono. Tiun matenon komencis nova
tago en kiu mi farontis ĉion, kion mi faris ĉiutage. Efektive,
nenio eksterordinara okazis. Kaj tiam pasis tago simila al antaŭa.