10 jul 2012

Mensogulino.

Ana kutimis mensogi. Kompreneble ŝi ne sciis ke tio malbonas. Jam neniu kredis siajn vortojn, ĉar jam alkutimiĝis al malveraj respondoj. Ĉiuj devis supozi kion Ana vere faras aŭ diras, sed neniam oni estis certaj. Ĉiuj malproksimiĝis de ŝi, ĉar fakte neniu ŝatas mensogulojn. Ana sin sentis sola, kaj ĉiutage ploris pro tio. Iam knabo diris al ŝi "kial vi ĉiam mensogas?", kaj Ana respondis "kion signifas mensogi?". La kabo rakontis al Ana ĉion kion ŝi devis scii pri la ago mensogi. Ekde tiam, Ana provis ne plu mensogis, kaj fojon post fojo ŝi iĝis verema.

Homoj ĉiam vidas niajn erarojn, sed tamen oni ne vidas siajn erarojn. Necesas rakonti al la aliaj siajn erarojn, por ke ili plibonigu ilin.

9 jul 2012

Regas la rutin'.


Estis vendrede kaj malvarmis en mia eta vilaĝo. Mi vekiĝis per ripetaj krioj de mia patrino, dum la vekhorloĝo de mia poŝtelefono ankoraŭ sonis per melodia kanto. Je la sepa matene mi malfermis la okulojn kaj denove mi plendadis pro nekomprenebla laco, ĉar mi dormis eble dum sep aŭ ok horoj. La lastan nokton mi restis vekita ĝis malfruaj horoj pro hejmotasko, kiun mi ne plenumis ĝis tiam. Kutime mi enlitiĝas je la deka horo maksimume, ĉar mi estas dormema persono. Tiun matenon komencis nova tago en kiu mi farontis ĉion, kion mi faris ĉiutage. Efektive, nenio eksterordinara okazis. Kaj tiam pasis tago simila al antaŭa.

8 jul 2012

La mistera domo.

Tiu domo tute ne estis normala. Ia estaĵo regis en la unua etaĝo. Ĝi ĉiam preterpasis apud la kuirejo kaj sonigis la tranĉilojn, jam de tempo diskuŝintaj sur la tablo. La najbararo ne plu plendis pro tiaj bruegoj, ĉar jam alkutimiĝis al la malordinareco de tiu domo. Iuj diris ke temis pri fantomo. Fakte, iuj eĉ kuraĝis diri ke temis pri la estinta posedanto de la domo, kiu mortis en sia lito per doloraj krioj. Terura etoso. Kiam necesis preterpasi antaŭ la domo, promenantoj ĉiam transiris al la alia trotuaro. Ĉiuj sciis ke en tiu domo io stranga okazis, sed neniu ĉi-kaze kuraĝis eniri tien kaj klarigi la misteron.

7 jul 2012

Ĉu dieca?

Mi ankaŭ estis kuraĝa soldato. Al mi ne gravas onidiraĵoj. Mi vere scias tion, kio okazis... fakte mi tion okazigis. Kiu divenus tion? Maljuna homo neniel povis krei tian mortig-maŝinon... Sed jam malfruas plendaĵoj. Mi ekĉerpos kiel eble pliajn esencojn de ĉiuj homoj por iĝi nemorta! Iam mi regos la mondon, kaj ĉiuj homoj obeos min. Ne eblos elekti: destino estos en miaj manoj. Estos mia tasko decidi kiu mortu kaj kiu plu vivu... Sendube, estas dieca tasko. Nur mi povas fari tion... Homo plena el lerteco kaj feeco. Jes, kvazaŭ dio! Nur saĝajn decidojn mi prenas: mi ne erarkapablas. Mi eĉ estas tutpova! La devo ŝanĝi la mondon nur apartenas al mi, kaj mi plenumos tian devon malgraŭ la kontraŭo de ĉiuj...

6 jul 2012

Dezirinda.


Ie en planedo, kiu antaŭ iuj jaroj restis nekonata de la loĝantoj de la Tero, kreskadis planto tre speciala. Oni diris ke tiu planto tradonas specialajn ecojn, inter tiuj, la eblo resti nevidebla por la aliaj, la eblo flugi, kaj eĉ la eblo akiri magikpovojn. Efektive, tiuj nur estis klaĉaĵoj, ĉar homo neniam vidis tian planton. Krome, oni eĉ ne sciis kiel akiri tiujn specialajn ecojn: ĉu per manĝado de folioj de la planto, ĉu per ĉi-planta teo aŭ simple per posedo de ĝi. Ĉiuj serĉis per ĉiaj metodoj ties floron, malhelpante la aliajn en tiu tasko. Io tiel bela, kiel floro, iĝis la ĉefa kialo de tre gravaj kvereloj inter la serĉantoj. Ironie, tiu floro nur aperas antaŭ la rigardo de sincera kaj bonkora persono. Neniel aperus pro tiel instiga kaj klopoda serĉado.

Ĉio bona venas per si mem kaj sen serĉo. Kiam oni emas ion tre fervore, tiam, oni nur suferas kaj ricevas nenion. Kiam oni esperas, tiam siaj deziroj realiĝas.