5 jul 2012

Bonvenon al Rakontetoj!


Mi plezure min prezentas. Mi nomiĝas Riuiĉi kaj mi loĝas en Hispanio. Logike, tiu ne estas mia vera nomo, sed nur nomo taŭga ĉe neoficialaĵoj. Sed ĉi-bloge, tio, kiu gravas, estas la enhavo. Mi decidis krei tiun ĉi blogon por alŝuti miajn lastatempajn verkaĵojn, kutime mallongaj, kaj ĉefe por ĉiaj legantoj. Ĉu vi celas amuzon kaj riĉiĝon de via vortstoko? Vi venis al taŭga loko!

Mi esperas ke multe da legantoj ĝuos miajn verkaĵojn. Antaŭdankon!