Ie en planedo, kiu antaŭ
iuj jaroj restis nekonata de la loĝantoj de la Tero, kreskadis
planto tre speciala. Oni diris ke tiu planto tradonas specialajn
ecojn, inter tiuj, la eblo resti nevidebla por la aliaj, la eblo
flugi, kaj eĉ la eblo akiri magikpovojn. Efektive, tiuj nur estis
klaĉaĵoj, ĉar homo neniam vidis tian planton. Krome, oni eĉ ne
sciis kiel akiri tiujn specialajn ecojn: ĉu per manĝado de folioj
de la planto, ĉu per ĉi-planta teo aŭ simple per posedo de ĝi.
Ĉiuj serĉis per ĉiaj metodoj ties floron, malhelpante la aliajn en
tiu tasko. Io tiel bela, kiel floro, iĝis la ĉefa kialo de tre
gravaj kvereloj inter la serĉantoj. Ironie, tiu floro nur aperas
antaŭ la rigardo de sincera kaj bonkora persono. Neniel aperus pro
tiel instiga kaj klopoda serĉado.
Ĉio bona venas per si mem kaj sen serĉo. Kiam oni emas ion tre fervore, tiam, oni nur suferas kaj ricevas nenion. Kiam oni esperas, tiam siaj deziroj realiĝas.
Ĉio bona venas per si mem kaj sen serĉo. Kiam oni emas ion tre fervore, tiam, oni nur suferas kaj ricevas nenion. Kiam oni esperas, tiam siaj deziroj realiĝas.